37Jesuo diris al li: Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi.
38Kaj li diris: Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al li.
39Kaj Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj.
40Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li: Ĉu ni ankaŭ estas blindaj?
41Jesuo diris al ili: Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras: Ni vidas; via peko do restas.