Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 9

Johano 9:2-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?
3Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.
4Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.
5Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
6Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo,
7kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
8La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?
9Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas.
10Ili do diris al li: Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis?
11Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.
12Tiam ili diris al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias.
13Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron.
14Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.
15La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.
16Unuj do el la Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.
17Denove ili diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto.
18La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon,

Read Johano 9Johano 9
Compare Johano 9:2-18Johano 9:2-18