Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 8

Johano 8:49-59

Help us?
Click on verse(s) to share them!
49Jesuo respondis: Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras.
50Sed mi ne serĉas mian gloron: estas Unu, kiu serĉas kaj juĝas.
51Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos.
52La Judoj diris al li: Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos.
53Ĉu vi estas pli granda ol nia patro Abraham, kiu mortis? kaj la profetoj mortis; kiu vi pretendas esti?
54Jesuo respondis: Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio;
55kaj vi Lin ne konis, sed mi Lin konas; kaj se mi diros, ke mi Lin ne konas, mi estos, kiel vi, mensoganto; sed mi Lin konas, kaj observas Lian vorton.
56Via patro Abraham ĝojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita.
57Tiam la Judoj diris al li: Vi ankoraŭ ne estas kvindekjara, kaj ĉu vi vidis Abrahamon?
58Jesuo diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Antaŭ ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas.
59Tiam ili prenis ŝtonojn, por ĵeti sur lin; sed Jesuo sin kaŝis, kaj eliris el la templo.

Read Johano 8Johano 8
Compare Johano 8:49-59Johano 8:49-59