Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 8

Johano 8:45-51

Help us?
Click on verse(s) to share them!
45Sed tial, ke mi parolas la veron, vi ne kredas al mi.
46Kiu el vi pruvas kontraŭ mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi?
47Kiu estas de Dio, tiu aŭskultas la vortojn de Dio; vi ne aŭskultas, ĉar vi ne estas el Dio.
48La Judoj respondis kaj diris al li: Ĉu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon?
49Jesuo respondis: Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras.
50Sed mi ne serĉas mian gloron: estas Unu, kiu serĉas kaj juĝas.
51Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos.

Read Johano 8Johano 8
Compare Johano 8:45-51Johano 8:45-51