Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 8

Johano 8:25-34

Help us?
Click on verse(s) to share them!
25Ili do diris al li: Kiu vi estas? Jesuo diris al ili: Laŭ tio, kion mi diradis al vi de la komenco.
26Mi havas multon por diri kaj juĝi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi aŭdis de Li, mi parolas al la mondo.
27Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro.
28Jesuo do diris: Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas.
29Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; ĉar mi ĉiam faras tion, kio plaĉas al Li.
30Dum li parolis tion, multaj kredis al li.
31Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj;
32kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.
33Ili respondis al li: Ni estas idaro de Abraham, kaj ankoraŭ al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras: Vi estos liberigitaj?
34Jesuo respondis al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko.

Read Johano 8Johano 8
Compare Johano 8:25-34Johano 8:25-34