Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 8

Johano 8:22-49

Help us?
Click on verse(s) to share them!
22La Judoj do diris: Ĉu li sin mortigos? ĉar li diras: Kien mi iras, tien vi ne povas veni.
23Kaj li diris al ili: Vi estas de malsupre, mi estas de supre; vi estas de ĉi tiu mondo, mi ne estas de ĉi tiu mondo.
24Mi tial diris al vi, ke vi mortos en viaj pekoj; ĉar se vi ne kredos, ke mi estas, vi mortos en viaj pekoj.
25Ili do diris al li: Kiu vi estas? Jesuo diris al ili: Laŭ tio, kion mi diradis al vi de la komenco.
26Mi havas multon por diri kaj juĝi pri vi; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera; kaj tion, kion mi aŭdis de Li, mi parolas al la mondo.
27Ili ne komprenis, ke li parolas al ili pri la Patro.
28Jesuo do diris: Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas.
29Kaj Tiu, kiu min sendis, estas kun mi; Li ne lasis min sola; ĉar mi ĉiam faras tion, kio plaĉas al Li.
30Dum li parolis tion, multaj kredis al li.
31Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li: Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj disĉiploj;
32kaj vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos.
33Ili respondis al li: Ni estas idaro de Abraham, kaj ankoraŭ al neniu ni estis sklavoj; kial vi diras: Vi estos liberigitaj?
34Jesuo respondis al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ĉiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko.
35Kaj la sklavo ne ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas.
36Se do la Filo vin liberigos, vi estos efektive liberaj.
37Mi scias, ke vi estas idaro de Abraham; sed vi celas mortigi min, ĉar mia vorto ne progresas en vi.
38Mi parolas tion, kion mi vidis ĉe mia Patro; kaj vi ankaŭ faras tion, kion vi vidis ĉe via patro.
39Ili respondis kaj diris al li: Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili: Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham.
40Sed nun vi celas mortigi min, homon, kiu parolis al vi la veron, kiun mi aŭdis de Dio; tion Abraham ne faris.
41Vi faras la farojn de via patro. Tiam ili diris al li: Ni ne naskiĝis per malĉasteco; unu Patron ni havas, Dion.
42Jesuo diris al ili: Se Dio estus via Patro, vi min amus; ĉar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; ĉar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis.
43Kial vi ne komprenas mian parolon? Tial, ke vi ne povas aŭdi mian vorton.
44Vi estas de patro, la diablo, kaj vi volas fari la dezirojn de via patro. Li estis hommortiganto de la komenco, kaj ne staras en la vero, ĉar vero ne estas en li. Kiam li parolas mensogon, li parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de ĝi.
45Sed tial, ke mi parolas la veron, vi ne kredas al mi.
46Kiu el vi pruvas kontraŭ mi pekon? Se mi diras la veron, kial vi ne kredas al mi?
47Kiu estas de Dio, tiu aŭskultas la vortojn de Dio; vi ne aŭskultas, ĉar vi ne estas el Dio.
48La Judoj respondis kaj diris al li: Ĉu ne prave ni diras, ke vi estas Samariano kaj havas demonon?
49Jesuo respondis: Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras.

Read Johano 8Johano 8
Compare Johano 8:22-49Johano 8:22-49