Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 7

Johano 7:8-43

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Supreniru vi al la festo; mi ankoraŭ ne supreniras al la festo, ĉar mia tempo ankoraŭ ne maturiĝis.
9Dirinte tion al ili, li restis ankoraŭ en Galileo.
10Sed kiam liaj fratoj supreniris al la festo, tiam li ankaŭ supreniris, ne malkaŝe, sed kvazaŭ sekrete.
11La Judoj do serĉis lin ĉe la festo, kaj diris: Kie li estas?
12Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo; aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason.
13Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.
14Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.
15Kaj la Judoj miris, dirante: Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte?
16Jesuo respondis al ili kaj diris: Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.
17Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem.
18Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.
19Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min?
20La homamaso respondis: Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?
21Jesuo respondis kaj diris al ili: Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio.
22Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.
23Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?
24Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon.
25Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris: Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?
26Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo?
27Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.
28Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.
29Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis.
30Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.
31Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris: Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi tiu faris?
32La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin.
33Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.
34Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.
35Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?
36Kia diro estas tio, kion li diris: Vi min serĉos kaj ne trovos, kaj: Kie mi estas, vi ne povas tien veni?
37En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.
38Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.
39Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita.
40Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris: Vere ĉi tiu estas la Profeto.
41Aliaj diris: Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris: Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas?
42Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis?
43Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso.

Read Johano 7Johano 7
Compare Johano 7:8-43Johano 7:8-43