Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 7

Johano 7:27-48

Help us?
Click on verse(s) to share them!
27Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.
28Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.
29Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis.
30Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.
31Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris: Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi tiu faris?
32La Fariseoj aŭdis la amason murmuranta tion pri li, kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj sendis oficistojn, por kapti lin.
33Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.
34Vi min serĉos kaj ne trovos; kaj kie mi estas, vi ne povas tien veni.
35Tial la Judoj inter si diris: Kien ĉi tiu iros, ke ni lin ne trovos? ĉu li iros al la disĵetitoj inter la Grekoj kaj instruos la Grekojn?
36Kia diro estas tio, kion li diris: Vi min serĉos kaj ne trovos, kaj: Kie mi estas, vi ne povas tien veni?
37En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.
38Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.
39Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; ĉar la Spirito ankoraŭ ne estis donita, ĉar Jesuo ankoraŭ ne estis glorita.
40Iuj do el la homamaso, aŭdinte tiujn vortojn, diris: Vere ĉi tiu estas la Profeto.
41Aliaj diris: Ĉi tiu estas la Kristo. Sed kelkaj diris: Tamen ĉu el Galileo la Kristo venas?
42Ĉu la Skribo ne diris, ke la Kristo venas el la idaro de David kaj el la vilaĝo Bet-Leĥem, kie David estis?
43Tiel fariĝis pro li malkonsento inter la homamaso.
44Kaj iuj el ili volis kapti lin, sed neniu metis sur lin la manojn.
45Tiam la oficistoj revenis al la ĉefpastroj kaj Fariseoj, kaj ĉi tiuj diris al ili: Kial vi lin ne alkondukis?
46Respondis la oficistoj: Ankoraŭ neniam tiel parolis homo.
47La Fariseoj do respondis al ili: Ĉu vi ankaŭ estas erarigitaj?
48Ĉu kredis al li iu el la regantoj, aŭ el la Fariseoj?

Read Johano 7Johano 7
Compare Johano 7:27-48Johano 7:27-48