Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 7

Johano 7:12-31

Help us?
Click on verse(s) to share them!
12Kaj fariĝis multe da murmurado inter la homamasoj pri li. Unuj diris: Li estas bonulo; aliaj diris: Ne, sed li erarigas la amason.
13Tamen neniu parolis malkaŝe pri li, pro timo antaŭ la Judoj.
14Sed ĉirkaŭ la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.
15Kaj la Judoj miris, dirante: Kiel ĉi tiu scias skribojn, neniam lerninte?
16Jesuo respondis al ili kaj diris: Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.
17Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado, ĉu ĝi estas de Dio, aŭ ĉu mi parolas nur el mi mem.
18Kiu parolas el si mem, tiu celas sian propran gloron; sed kiu celas la gloron de Tiu, kiu lin sendis, tiu estas verema, kaj maljusteco ne estas en li.
19Ĉu Moseo ne donis al vi la leĝon? kaj neniu el vi observas la leĝon. Kial vi celas mortigi min?
20La homamaso respondis: Vi havas demonon; kiu celas mortigi vin?
21Jesuo respondis kaj diris al ili: Mi faris unu faron, kaj vi ĉiuj miras pro tio.
22Moseo donis al vi cirkumcidon (tamen ĝi estas ne de Moseo, sed de la patroj); kaj vi en la sabato cirkumcidas viron.
23Se viro estas cirkumcidata en la sabato, por ke oni ne malobeu al la Mosea leĝo, ĉu vi koleras kontraŭ mi pro tio, ke mi tute sanigis viron en sabato?
24Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon.
25Tiam kelkaj el la Jerusalemanoj diris: Ĉu li ne estas tiu, kiun oni celas mortigi?
26Kaj jen li parolas maltime, kaj ili diras al li nenion. Ĉu eble la estraro certe scias, ke ĉi tiu estas la Kristo?
27Tamen ni scias, de kie ĉi tiu estas; sed kiam la Kristo venos, neniu scios, de kie li estas.
28Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris: Vi jam min konas, kaj vi ankaŭ scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.
29Mi Lin konas, ĉar mi estas de Li; kaj Li min sendis.
30Oni do celis kapti lin; sed neniu metis sur lin sian manon, ĉar lia horo ankoraŭ ne venis.
31Kaj multaj el la homamaso kredis al li, kaj diris: Kiam la Kristo venos, ĉu li faros pli multe da signoj, ol ĉi tiu faris?

Read Johano 7Johano 7
Compare Johano 7:12-31Johano 7:12-31