Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 6

Johano 6:43-60

Help us?
Click on verse(s) to share them!
43Jesuo respondis kaj diris al ili: Ne murmuru inter vi.
44Neniu povas veni al mi, se la Patro, kiu min sendis, ne tiros lin; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
45Estas skribite en la profetoj: Kaj ĉiuj estos instruitaj de Dio. Ĉiu do, kiu aŭdis de la Patro kaj lernis, venas al mi.
46Neniu vidis la Patron, krom tiu, kiu estas de Dio; li vidis la Patron.
47Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan.
48Mi estas la pano de vivo.
49Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis.
50Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu.
51Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo.
52La Judoj do disputis inter si, dirante: Kiel ĉi tiu povas doni al ni sian karnon por manĝi?
53Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.
54Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago.
55Ĉar mia karno estas vera manĝaĵo, kaj mia sango estas vera trinkaĵo.
56Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu restas en mi, kaj mi en li.
57Kiel la vivanta Patro min sendis, kaj mi vivas pro la Patro, tiel, kiu min manĝas, tiu vivos pro mi.
58Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne.
59Tion li diris en la sinagogo, instruante en Kapernaum.
60Multaj do el liaj disĉiploj, aŭdinte tion, diris: Malfacila estas tiu parolo; kiu povas lin aŭskulti?

Read Johano 6Johano 6
Compare Johano 6:43-60Johano 6:43-60