Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 5

Johano 5:2-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn.
3En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;
4ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis.
5Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco.
6Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: Ĉu vi volas fariĝi sana?
7La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi.
8Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru.
9Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.
10La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton.
11Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru.

Read Johano 5Johano 5
Compare Johano 5:2-11Johano 5:2-11