16Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.
17Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras.
18Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.