Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 5

Johano 5:14-18

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
15La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.
16Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.
17Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras.
18Pro tio do la Judoj des pli celis mortigi lin, pro tio, ke li ne nur malobservis la sabaton, sed ankaŭ diris, ke Dio estas lia propra Patro, kaj pretendis esti egala al Dio.

Read Johano 5Johano 5
Compare Johano 5:14-18Johano 5:14-18