Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 4

Johano 4:39-53

Help us?
Click on verse(s) to share them!
39Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis: Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris.
40Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn.
41Kaj multe pli multaj kredis pro lia vorto,
42kaj diris al la virino: Jam ne pro via diro ni kredas, ĉar ni mem aŭdis lin; kaj ni scias, ke ĉi tiu estas vere la Savanto de la mondo.
43Kaj post la du tagoj li foriris de tie en Galileon.
44Ĉar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.
45Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, ĉar ili jam vidis ĉion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; ĉar ili ankaŭ iris al la festo.
46Li revenis en Kanan Galilean, kie li faris la akvon vino. Kaj estis unu kortegano, kies filo estis malsana en Kapernaum.
47Kiam li aŭdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; ĉar li preskaŭ mortis.
48Jesuo do diris al li: Se vi ne vidas signojn kaj mirindaĵojn, vi tute ne kredos.
49La kortegano diris al li: Sinjoro, malsupreniru, antaŭ ol mia fileto mortos.
50Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.
51Dum li ankoraŭ malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas.
52Li demandis al ili pri la horo, kiam li ekresaniĝis. Ili respondis al li: Hieraŭ je la sepa horo la febro lin forlasis.
53Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li: Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.

Read Johano 4Johano 4
Compare Johano 4:39-53Johano 4:39-53