Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 4

Johano 4:19-40

Help us?
Click on verse(s) to share them!
19La virino diris al li: Sinjoro, mi ekvidas, ke vi estas profeto.
20Niaj patroj adoradis sur ĉi tiu monto; kaj vi diras, ke en Jerusalem estas la loko, kie oni devas adori.
21Jesuo diris al ŝi: Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur ĉi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.
22Vi adoras tion, kion vi ne konas; ni adoras tion, kion ni konas; ĉar el la Judoj estas la savo.
23Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron laŭ spirito kaj vero; ĉar la Patro serĉas tiajn por esti Liaj adorantoj.
24Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin laŭ spirito kaj vero.
25La virino diris al li: Mi scias, ke venas la Mesio (kiu estas nomata Kristo); kiam tiu alestos, li anoncos al ni ĉion.
26Jesuo diris al ŝi: Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.
27Kaj ĉe tio venis liaj disĉiploj, kaj ili miris, ke li parolas kun virino; tamen neniu diris: Kion vi volas? aŭ: Kial vi parolas kun ŝi?
28La virino do lasis sian akvokruĉon, kaj foriris en la urbon, kaj diris al la homoj:
29Venu, vidu homon, kiu rakontis al mi ĉion, kion mi faris; ĉu eble ĉi tiu estas la Kristo?
30Ili eliris el la urbo, kaj venis al li.
31Dume la disĉiploj petis lin, dirante: Rabeno, manĝu.
32Sed li diris al ili: Por manĝi mi havas nutraĵon, pri kiu vi ne scias.
33La disĉiploj do diris inter si: Ĉu iu alportis al li ion por manĝi?
34Jesuo diris al ili: Mia nutraĵo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.
35Ĉu vi ne diras: Estas ankoraŭ kvar monatoj, kaj venas la rikolto? jen mi diras al vi: Levu viajn okulojn kaj rigardu la kampojn, ke ili jam estas blankaj por la rikolto.
36La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto.
37Ĉar en ĉi tio estas vera la proverbo: Unu semas, alia rikoltas.
38Mi vin sendis, por rikolti tion, kion vi ne prilaboris; aliaj laboris, kaj vi eniris en ilian laboron.
39Kaj el tiu urbo multaj el la Samarianoj kredis al li pro la diro de la virino, kiu atestis: Li rakontis al mi ĉion, kion mi faris.
40Kiam do la Samarianoj venis al li, ili petis, ke li restu ĉe ili; kaj li restis tie du tagojn.

Read Johano 4Johano 4
Compare Johano 4:19-40Johano 4:19-40