Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 4

Johano 4:1-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj aŭdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da disĉiploj, ol Johano
2(kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj disĉiploj),
3li foriris el Judujo kaj reiris al Galileo.
4Kaj li devis trairi tra Samario.
5Li alvenis do al unu urbo Samaria, nomata Siĥar, apud la terpeco, kiun Jakob donis al sia filo Jozef;
6kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidiĝis tiamaniere apud la fonto. Estis ĉirkaŭ la sesa horo.
7Venis virino Samaria, por ĉerpi akvon; Jesuo diris al ŝi: Donu al mi trinki.
8Ĉar liaj disĉiploj jam foriris en la urbon, por aĉeti nutraĵojn.
9La Samarianino do diris al li: Kiel vi, estante Judo, petas trinki de mi, kiu estas Samarianino? (Ĉar la Judoj ne interrilatas kun la Samarianoj.)
10Jesuo respondis kaj diris al ŝi: Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi: Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.
11La virino diris al li: Sinjoro, vi nenian ĉerpilon havas, kaj la puto estas profunda; de kie do vi havas tiun vivan akvon?

Read Johano 4Johano 4
Compare Johano 4:1-11Johano 4:1-11