25Fariĝis do diskutado inter la disĉiploj de Johano kaj iu Judo pri la puriĝo.
26Kaj ili venis al Johano, kaj diris al li: Rabeno, tiu, kiu estis kun vi transe de Jordan, kaj pri kiu vi atestis, jen tiu sama baptas, kaj ĉiuj venas al li.
27Johano respondis kaj diris: Homo ne povas ion ricevi, se ĝi ne estas donita al li el la ĉielo.
28Vi mem atestas pri mi, ke mi diris: Mi ne estas la Kristo, sed mi estas sendita antaŭ li.
29Kiu havas la fianĉinon, tiu estas la fianĉo; sed la amiko de la fianĉo, kiu staras kaj lin aŭdas, tre ĝojas pro la voĉo de la fianĉo; ĉi tiu mia ĝojo do plenumiĝis.
30Li devas altiĝi, sed mi devas malaltiĝi.