Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 2

Johano 2:4-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Kaj Jesuo diris al ŝi: Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraŭ ne venis.
5Lia patrino diris al la servantoj: Kion ajn li diros al vi, tion faru.
6Kaj estis tie ses akvokuvoj ŝtonaj, metitaj laŭ la purigo de la Judoj, enhavantaj po du ĝis tri metretoj.
7Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin ĝis la rando.
8Kaj li diris al ili: Ĉerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis.
9Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun fariĝintan vino, kaj ne sciis, de kie ĝi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj ĉerpis la akvon), la festenestro alvokis la fianĉon,
10kaj diris al li: Ĉiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun.
11Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj disĉiploj kredis al li.
12Post tio li malsupreniris al Kapernaum, kaj kun li lia patrino kaj liaj fratoj kaj liaj disĉiploj; kaj tie ili restis ne multajn tagojn.
13Kaj la Pasko de la Judoj alproksimiĝis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.
14Kaj li trovis en la templo vendistojn de bovoj kaj ŝafoj kaj kolomboj, kaj la monŝanĝistojn sidantajn;
15kaj farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo, ŝafojn kaj bovojn; kaj elŝutis la monerojn de la monŝanĝistoj kaj renversis la tablojn;
16kaj al la vendistoj de la kolomboj li diris: Forportu tion de ĉi tie; ne faru la domon de mia Patro domo de komerco.
17La disĉiploj rememoris, ke estis skribite: Fervoro pri Via domo min konsumis.
18La Judoj do respondis kaj diris al li: Kian signon vi montras al ni, ĉar vi faras tion?
19Respondis Jesuo kaj diris al ili: Detruu ĉi tiun sanktejon, kaj mi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj.
20La Judoj diris: Kvardek ses jarojn ĉi tiu sanktejo estis konstruata; ĉu vi levos ĝin en la daŭro de tri tagoj?
21Sed li parolis pri la sanktejo de sia korpo.
22Kiam do li leviĝis el la mortintoj, la disĉiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.
23Kaj kiam li estis en Jerusalem ĉe la Pasko, dum la festo, multaj fidis al lia nomo, vidante la signojn, kiujn li faris.
24Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, ĉar li konis ĉiujn,

Read Johano 2Johano 2
Compare Johano 2:4-24Johano 2:4-24