Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 20

Johano 20:15-29

Help us?
Click on verse(s) to share them!
15Jesuo diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Ŝi, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.
16Jesuo diris al ŝi: Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro.
17Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.
18Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi.
19Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la disĉiploj estis, pro timo antaŭ la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.
20Kaj dirinte tion, li montris al ili siajn manojn kaj sian flankon. La disĉiploj do ĝojis, vidante la Sinjoron.
21Jesuo denove diris al ili: Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas.
22Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris: Ricevu la Sanktan Spiriton:
23kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.
24Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis.
25La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.
26Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi.
27Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta.
28Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio.
29Jesuo diris al li: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

Read Johano 20Johano 20
Compare Johano 20:15-29Johano 20:15-29