Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 1

Johano 1:6-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
6De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
7Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.
8Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
9Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
10Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.
11Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
12Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
13kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
14Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
15Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
16Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
17Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.

Read Johano 1Johano 1
Compare Johano 1:6-17Johano 1:6-17