Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 19

Johano 19:7-35

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7La Judoj respondis al li: Ni havas leĝon, kaj laŭ tiu leĝo li devas morti tial, ke li pretendis esti Filo de Dio.
8Kiam do Pilato aŭdis tiun diron, li des pli timis;
9kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo: De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis.
10Tiam diris Pilato al li: Ĉu vi ne parolas al mi? ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin?
11Jesuo respondis: Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.
12Ĉe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante: Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; ĉiu, kiu pretendas esti reĝo, parolas kontraŭ Cezaro.
13Kiam do Pilato aŭdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidiĝis sur tribunala seĝo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata.
14Estis la Preparado de la Pasko, ĉirkaŭ la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj: Jen via Reĝo!
15Ili kriegis: Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili: Ĉu mi krucumu vian Reĝon? La ĉefpastroj respondis: Ni ne havas reĝon krom Cezaro.
16Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.
17Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota;
18tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, ĉiuflanke po unu, kaj Jesuon meze.
19Kaj Pilato ankaŭ skribis titolon, kaj surmetis ĝin sur la krucon. Kaj estis skribite: JESUO NAZARETA, LA REĜO DE LA JUDOJ.
20Tiun titolon multaj el la Judoj legis; ĉar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj ĝi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.
21Tiam la ĉefpastroj de la Judoj diris al Pilato: Ne skribu: La Reĝo de la Judoj; sed, ke li diris: Mi estas Reĝo de la Judoj.
22Respondis Pilato: Kion mi skribis, tion mi skribis.
23Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.
24Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris.
25Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.
26Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan disĉiplon, kiun li amis, diris al sia patrino: Virino, jen via filo!
27Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis ŝin en sian domon.
28Jesuo, sciante, ke ĉio jam finiĝis, por ke plenumiĝu la Skribo, diris: Mi soifas.
29Kuŝis tie vazo plena de vinagro; oni do metis spongon, plenigitan per la vinagro, sur hisopon, kaj levis ĝin al lia buŝo.
30Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris: Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.
31La Judoj, ĉar estis la Preparado, por ke la korpoj ne restadu sur la krucoj dum la sabato (ĉar la tago de tiu sabato estis granda tago), petis Pilaton, ke oni rompu iliajn krurojn, kaj forportu ilin.
32Tiam la soldatoj venis, kaj rompis la krurojn de la unua kaj de la alia krucumita kun li;
33sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;
34tamen unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo.
35Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto; kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaŭ kredu.

Read Johano 19Johano 19
Compare Johano 19:7-35Johano 19:7-35