Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 19

Johano 19:36-40

Help us?
Click on verse(s) to share them!
36Ĉar tio okazis, por ke plenumiĝu la Skribo: Osto en li ne estos rompita.
37Kaj ankoraŭ alia Skribo diras: Ili rigardos tiun, kiun ili trapikis.
38Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis disĉiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaŭ la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.
39Venis ankaŭ Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksaĵon de mirho kaj aloo, ĉirkaŭ cent funtoj.
40Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj ĉirkaŭvindis ĝin per tolaĵoj kun aromaĵoj, laŭ la kutimo de la Judoj por entombigo.

Read Johano 19Johano 19
Compare Johano 19:36-40Johano 19:36-40