Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Johano - Johano 12

Johano 12:11-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
11ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.
12En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,
13prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!
14Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite:
15Ne timu, filino de Cion: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno.
16Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.
17La homamaso do, kiu ĉeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li.

Read Johano 12Johano 12
Compare Johano 12:11-17Johano 12:11-17