5Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.
6Kontraŭ popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabaĵon, kaj ke li piedpremu ĝin kiel koton sur la stratoj.
7Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;
8ĉar li diras: Ĉu miaj princoj ĉiuj ne estas reĝoj?
9Ĉu Kalno ne estas kiel Karkemiŝ? ĉu Ĥamat ne estas kiel Arpad? ĉu Samario ne estas kiel Damasko?
10Ĉar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario,
11tial, kiel mi agis kun Samario kaj ĝiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj ĝiaj idoloj.