4Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;
5Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita.
6Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj!
7Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.