12Vi estas ĝardeno ŝlosita, ho mia fratino, mia fianĉino; Vi estas fonto ŝlosita, puto sigelita.
13Viaj kreskaĵoj estas paradizo de granatoj kun multevaloraj fruktoj, Plena de koferoj kaj nardoj;
14Nardo kaj safrano; Kano kaj cinamo, kun ĉiuspecaj olibanarboj; Mirho kaj aloo kaj la plej delikataj aromaĵoj;
15Ĝardenfonto, puto de vivanta akvo, Kaj riveretoj elfluantaj el Lebanon.
16Vekiĝu, ho norda vento, venu, ho suda vento; Trablovu mian ĝardenon, ke ĝiaj aromaĵoj elfluu. Venu mia amato en sian ĝardenon Kaj manĝu ĝiajn multevalorajn fruktojn.