Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Alt Kanto - Alt Kanto 2

Alt Kanto 2:4-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo.
5Plifortigu min per vinberkuko, Refreŝigu min per pomsuko; Ĉar mi estas malsana de amo.
6Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra ĉirkaŭprenu min.
7Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.
8Ho, jen estas la voĉo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altaĵoj.
9Mia amato similas al gazelo aŭ al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante ĉe la krado.
10Mia amato vokas, li parolas al mi: Leviĝu, mia amatino, mia belulino, ho venu;
11Ĉar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;
12La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la voĉo de la turto jam aŭdiĝas en nia lando;
13La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Leviĝu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.
14Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo, Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon; Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela.
15Kaptu al ni la ŝakalojn, la malgrandajn ŝakalojn, La detruantojn de la vinberĝardenoj, Kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas.
16Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu paŝtas inter la rozoj.

Read Alt Kanto 2Alt Kanto 2
Compare Alt Kanto 2:4-16Alt Kanto 2:4-16