Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Alt Kanto - Alt Kanto 2

Alt Kanto 2:2-7

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.
3Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
4Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo.
5Plifortigu min per vinberkuko, Refreŝigu min per pomsuko; Ĉar mi estas malsana de amo.
6Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra ĉirkaŭprenu min.
7Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.

Read Alt Kanto 2Alt Kanto 2
Compare Alt Kanto 2:2-7Alt Kanto 2:2-7