Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Alt Kanto - Alt Kanto 1

Alt Kanto 1:2-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! Ĉar via amo estas pli bona, ol vino.
3Ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! Via nomo similas al elverŝita oleo; Tial la fraŭlinoj amas vin.
4Altiru min; ni postkuros vin. La reĝo envenigu min en siajn ĉambrojn; Ho, ni ĝojos kaj gajiĝos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.
5Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.
6Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraŭ mi; Ili faris min gardistino de la vinberĝardenoj; Mian propran vinberĝardenon mi ne gardis.
7Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi paŝtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino Ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj?
8Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la paŝojn de la ŝafaro, Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj.
9Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.
10Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la laĉoj de perloj.
11Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun arĝentaj enkrustaĵoj.
12Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo, Mia nardo bonodoras.

Read Alt Kanto 1Alt Kanto 1
Compare Alt Kanto 1:2-12Alt Kanto 1:2-12