Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 9

Agoj 9:17-39

Help us?
Click on verse(s) to share them!
17Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito.
18Kaj tuj falis de liaj okuloj kvazaŭ skvamoj; kaj li tuj ricevis vidpovon, kaj leviĝis kaj baptiĝis;
19kaj preninte nutraĵon, li refortiĝis. Kaj dum kelke da tagoj li restis kun la disĉiploj en Damasko.
20Kaj en la sinagogoj li tuj proklamis Jesuon, ke li estas la Filo de Dio.
21Kaj miregis ĉiuj, kiuj lin aŭdis, kaj ili diris: Ĉu li ne estas tiu, kiu en Jerusalem pereigis tiujn, kiuj vokis ĉi tiun nomon? kaj li venis ĉi tien por tio, ke li konduku ilin katenitajn antaŭ la ĉefpastrojn.
22Sed Saŭlo des pli fortiĝis, kaj li konfuzis la Judojn loĝantajn en Damasko, pruvante, ke tiu estas la Kristo.
23Kaj post la paso de multaj tagoj, la Judoj kune konsiliĝis, por lin mortigi;
24sed ilia konspiro sciiĝis al Saŭlo. Kaj ili observadis la pordegojn tage kaj nokte, por lin mortigi;
25sed liaj disĉiploj prenis lin nokte, kaj mallevis lin tra la urba muro, malsupren lasante lin en korbego.
26Kaj kiam li venis en Jerusalemon, li provis aliĝi al la disĉiploj; kaj ĉiuj lin timis, ne kredante, ke li estas disĉiplo.
27Sed Barnabas prenis lin, kaj kondukis lin al la apostoloj, kaj rakontis al ili, kiel li sur la vojo vidis la Sinjoron, kiu ankaŭ parolis al li, kaj kiel en Damasko li sentime parolis en la nomo de Jesuo.
28Kaj li estis kun ili, enirante kaj elirante en Jerusalem,
29kaj sentime predikante en la nomo de la Sinjoro; kaj li parolis kaj disputadis kontraŭ la Grekaj Judoj; sed ili entreprenis mortigi lin.
30Kaj la fratoj, eksciinte tion, kondukis lin al Cezarea, kaj forsendis lin al Tarso.
31Kaj la eklezio tra la tuta Judujo kaj Galileo kaj Samario havis pacon kaj ricevis edifon; kaj iradante en la timo de la Sinjoro kaj en la konsolo de la Sankta Spirito, ĝi kreskis.
32Kaj dum Petro trairis ĉiujn regionojn, li ankaŭ malsupreniris al la sanktuloj loĝantaj en Lida.
33Kaj tie li trovis unu viron, nomatan Eneas, kiu kuŝadis en sia lito jam ok jarojn; ĉar li estis paralizulo.
34Kaj Petro diris al li: Eneas, Jesuo Kristo vin sanigas; leviĝu, kaj ordigu vian liton. Kaj li tuj leviĝis.
35Kaj ĉiuj loĝantoj en Lida kaj en Ŝaron lin vidis, kaj turniĝis al la Sinjoro.
36Kaj estis en Jafo unu disĉiplino, nomata Tabita, kiu laŭ traduko estas nomata Dorkas; ŝi estis plena de bonfaroj kaj almozoj, kiujn ŝi faris.
37Kaj en tiu tempo ŝi malsaniĝis, kaj mortis; kaj ili ŝin lavis kaj metis en supran ĉambron.
38Kaj ĉar Lida estis proksime de Jafo, la disĉiploj, aŭdinte, ke Petro estas tie, sendis al li du virojn, por petegi lin: Ne prokrastu veni al ni.
39Kaj Petro leviĝis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran ĉambron; kaj alestis apud li ĉiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam ŝi estis ankoraŭ kun ili.

Read Agoj 9Agoj 9
Compare Agoj 9:17-39Agoj 9:17-39