Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 8

Agoj 8:7-12

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Ĉar el multaj el ili, kiuj havis malpurajn spiritojn, ĉi tiuj elvenis, kriante per laŭta voĉo; kaj multaj paralizuloj kaj lamuloj resaniĝis.
8Kaj estis granda ĝojo en tiu urbo.
9Sed unu viro, nome Simon, jam antaŭe faradis magion en la urbo kaj sorĉadis la popolon de Samario, dirante, ke li estas iu granda;
10al li atentadis ili ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, dirante: Ĉi tiu homo estas la granda potenco de Dio.
11Kaj ili atentadis lin, ĉar li jam de longe sorĉis ilin per magiaĵoj.
12Sed kiam ili kredis al Filipo, predikanta la evangelion pri la regno de Dio kaj la nomo de Jesuo Kristo, ili baptiĝis, viroj kaj virinoj.

Read Agoj 8Agoj 8
Compare Agoj 8:7-12Agoj 8:7-12