Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 7

Agoj 7:45-52

Help us?
Click on verse(s) to share them!
45Ĝin ankaŭ niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedaĵon de la nacioj, kiujn Dio forpuŝis antaŭ niaj patroj, ĝis la tagoj de David;
46kiu trovis favoron antaŭ Dio, kaj petis trovi loĝejon por la Dio de Jakob.
47Sed Salomono konstruis por Li domon.
48Tamen la Plejaltulo ne loĝas en manfaritaj temploj, kiel diris la profeto:
49La ĉielo estas Mia trono, Kaj la tero estas Mia piedbenketo; Kian domon vi konstruos por Mi? diras la Eternulo; Kaj kia estas la loko por Mia ripozo?
50Ĉu ne faris Mia mano ĉion tion?
51Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi ĉiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaŭ vi.
52Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antaŭmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun fariĝis la perfidintoj kaj mortigintoj;

Read Agoj 7Agoj 7
Compare Agoj 7:45-52Agoj 7:45-52