Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 5

Agoj 5:4-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Dum ĝi restis, ĉu ĝi ne estis via? kaj post la vendo, ĉu ĝi ne estis en via rajto? Kial do ĉi tiun faron vi celis en via koro? vi mensogis ne al homoj, sed al Dio.
5Kaj aŭdante ĉi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspiriĝis; kaj granda timo venis sur ĉiujn aŭdantojn.
6Kaj la junuloj leviĝis, kaj lin ĉirkaŭvindis, kaj forportis kaj enterigis.
7Kaj post paso de ĉirkaŭ tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis.
8Kaj Petro ŝin demandis: Diru al mi, ĉu por tiom vi vendis la bienon? Kaj ŝi respondis: Jes, por tiom.
9Kaj Petro respondis al ŝi: Kial estis interkonsento inter vi, por inciti la Spiriton de la Eternulo? jen la piedoj de tiuj, kiuj enterigis vian edzon, estas apud la pordo, kaj ili vin forportos.
10Kaj ŝi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspiriĝis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis ŝin mortinta, kaj ŝin forportis kaj enterigis apud ŝia edzo.
11Kaj granda timo venis sur la tutan eklezion kaj sur ĉiujn aŭdantajn pri tio.
12Kaj per la manoj de la apostoloj estis faritaj multaj signoj kaj mirindaĵoj meze de la popolo; kaj ili ĉiuj estis unuanime en la portiko Salomona.
13Sed el la ceteraj neniu kuraĝis aliĝi al ili; tamen la popolo gloris ilin;
14kaj kredantoj pligrandnombre aldoniĝis al la Sinjoro, amasoj da viroj kaj virinoj;
15tiel, ke oni elportis la malsanulojn sur la stratojn kaj kuŝigis ilin sur litoj kaj kanapoj, por ke ĉe la preterpaso de Petro, almenaŭ lia ombro ombru iun el ili.

Read Agoj 5Agoj 5
Compare Agoj 5:4-15Agoj 5:4-15