Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 3

Agoj 3:13-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13La Dio de Abraham kaj de Isaak kaj de Jakob, la Dio de niaj patroj, gloris Sian Servanton Jesuo, kiun vi transdonis, kaj malkonfesis antaŭ la vizaĝo de Pilato, kiam ĉi tiu decidis liberigi lin.
14Sed vi malkonfesis la Sanktulon kaj Justulon, kaj petis, ke mortiginto estu donita al vi,
15kaj mortigis la Estron de la vivo, kiun Dio relevis el la mortintoj, pri kio ni estas atestantoj.
16Kaj lia nomo, per fido en lia nomo, fortigis ĉi tiun, kiun vi vidas kaj konas; kaj la fido, kiu estas per li, donis al li ĉi tiun plensanecon antaŭ vi ĉiuj.
17Kaj nun, fratoj, mi scias, ke vi agis de nescio, kiel ankaŭ viaj regantoj.
18Sed tiel Dio plenumis tion, kion Li antaŭanoncis per la buŝo de ĉiuj profetoj, ke Lia Kristo suferos.
19Pentu do, kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj, por ke venu tempoj de refreŝiĝo de la vizaĝo de la Eternulo,
20kaj por ke Li sendu la por vi difinitan Kriston, Jesuon,
21kiun la ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo.
22Ĉar Moseo diris: Profeton el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu pri ĉio ajn, kion li al vi parolos.
23Kaj ĉiu animo, kiu ne aŭskultos tiun profeton, ekstermiĝos el la popolo.
24Kaj ĉiuj profetoj de post Samuel kaj liaj posteuloj, kiuj parolis, antaŭanoncis ankaŭ tiujn tagojn.
25Vi estas la filoj de la profetoj, kaj de la interligo, kiun Dio faris kun viaj patroj, dirante al Abraham: Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj gentoj de la tero.
26Al vi unue Dio, relevinte Sian Servanton, sendis lin, por vin beni, deturnante ĉiun el vi for de liaj pekoj.

Read Agoj 3Agoj 3
Compare Agoj 3:13-26Agoj 3:13-26