Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 2

Agoj 2:11-39

Help us?
Click on verse(s) to share them!
11Kretanoj kaj Araboj — ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.
12Kaj ĉiuj konfuziĝis kaj embarasiĝis, dirante unu al alia: Kion ĉi tio signifas?
13Sed aliaj moke diris: Ili estas plenaj de mosto.
14Sed Petro, stariĝinte kun la dek unu, levis sian voĉon kaj parolis al ili, dirante: Ho Judoj kaj ĉiuj loĝantaj en Jerusalem, ĉi tio estu al vi sciata, kaj aŭskultu miajn vortojn.
15Ĉar ĉi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, ĉar estas la tria horo de la tago;
16sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:
17Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;
18Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, Kaj ili profetos.
19Kaj Mi donos miraklojn en la ĉielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;
20La suno fariĝos malluma, Kaj la luno fariĝos sanga, Antaŭ ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;
21Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.
22Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,
23lin, laŭ la difinita intenco kaj antaŭscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senleĝuloj krucumis kaj mortigis;
24lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, ĉar estis neeble, ke li estu tenata de ĝi.
25Ĉar David diris pri li: Ĉiam mi vidis la Eternulon antaŭ mi, Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;
26Tial ĝojis mia koro, raviĝis mia lango, Eĉ mia karno ripozas en espero;
27Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
28Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per ĝojo antaŭ Vi.
29Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas ĉe ni ĝis la nuna tago.
30Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio ĵuris al li per ĵuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,
31li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros.
32Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj.
33Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion vi vidas kaj aŭdas.
34Ĉar David ne supreniris en la ĉielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi,
35Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
36Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.
37Kaj aŭdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj: Kion ni faru, fratoj?
38Kaj Petro diris al ili: Ekpentu, kaj baptiĝu ĉiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.
39Ĉar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por ĉiuj ĝis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.

Read Agoj 2Agoj 2
Compare Agoj 2:11-39Agoj 2:11-39