Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 28

Agoj 28:4-26

Help us?
Click on verse(s) to share them!
4Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia: Sendube ĉi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li saviĝis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi.
5Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon.
6Sed ili atendis, ke li ŝvelos aŭ falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili ŝanĝis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.
7Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn.
8Kaj la patro de Publio kuŝis malsana de febro kaj disenterio; al li Paŭlo eniris, kaj preĝis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin.
9Kaj post tiu faro, ankaŭ ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj;
10ĉi tiuj ankaŭ honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili surŝipigis ĉion, kion ni bezonis.
11Kaj post tri monatoj ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo; kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj.
12Kaj albordiĝinte ĉe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn.
13Kaj de tie ni ĉirkaŭiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli,
14kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti ĉe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojaĝis al Romo.
15Kaj de tie la fratoj, aŭdinte pri ni, venis al ni renkonte ĝis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Paŭlo dankis Dion, kaj kuraĝiĝis.
16Kaj kiam ni eniris en Romon, al Paŭlo estis permesate loĝi sola kun la soldato, kiu lin gardis.
17Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili: Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraŭ la popolo nek kontraŭ la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj,
18kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, ĉar en mi estis nenio meritanta morton.
19Sed kiam la Judoj kontraŭparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaŭ mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion.
20Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, ĉar pro la espero de Izrael mi portas ĉi tiun katenon.
21Kaj ili diris al li: Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aŭ parolis pri vi ion malbonan.
22Sed ni deziras aŭdi de vi, kion vi opinias; ĉar pri tiu sekto ni scias, ke ĉie oni kontraŭparolas al ĝi.
23Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian loĝejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero.
24Kaj unuj kredis la parolitaĵojn, kaj aliaj ne kredis.
25Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Paŭlo parolis unu vorton: Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj,
26dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;

Read Agoj 28Agoj 28
Compare Agoj 28:4-26Agoj 28:4-26