Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 23

Agoj 23:14-22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
14Kaj ili venis al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, kaj diris: Ni per solena ĵuro ligis nin gustumi nenion, ĝis ni mortigos Paŭlon.
15Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la ĉefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaŭ vi volus juĝi pri la afero pli precize; kaj ni, antaŭ ol li alproksimiĝos, estos pretaj pereigi lin.
16Sed la filo de la fratino de Paŭlo, enveninte, aŭdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikaĵon, kaj pri tio sciigis Paŭlon.
17Kaj Paŭlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris: Konduku ĉi tiun junulon al la ĉefkapitano, ĉar li havas ion por diri al li.
18Li do prenis lin kaj kondukis lin al la ĉefkapitano, kaj diris: La katenito Paŭlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi ĉi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi.
19Kaj la ĉefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte: Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?
20Kaj li diris: La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Paŭlon malsupren morgaŭ en la sinedrion, kvazaŭ ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan.
21Sed ne konsentu al ili, ĉar embuskas kontraŭ li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena ĵuro sin ligis nek manĝi nek trinki, ĝis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson.
22Tiam la ĉefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li: Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri ĉi tio.

Read Agoj 23Agoj 23
Compare Agoj 23:14-22Agoj 23:14-22