Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 21

Agoj 21:7-22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Kaj fininte la marvojaĝon de Tiro, ni alvenis ĉe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon.
8Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis ĉe li.
9Ĉi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis.
10Kaj dum ni restis tie ankoraŭ dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojaĝis el Judujo.
11Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Paŭlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris: Tiele diras la Sankta Spirito: Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas ĉi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj.
12Kaj aŭdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon.
13Sed Paŭlo respondis: Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? ĉar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaŭ morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo.
14Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante: Plenumiĝu la volo de la Sinjoro.
15Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakaĵojn, kaj supreniris al Jerusalem.
16Kaj iris ankaŭ kun ni kelkaj el la disĉiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan disĉiplon, ĉe kiu ni devis loĝadi.
17Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin ĝoje akceptis.
18Kaj la sekvantan tagon Paŭlo akompanis nin al Jakobo, kaj ĉiuj presbiteroj ĉeestis.
19Kaj salutinte ilin, li rakontis detale ĉion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado.
20Kaj tion aŭdinte, ili gloris Dion; kaj ili diris al li: Vi vidas, frato, kiom da miloj da kredantoj estas el inter la Judoj, kaj ili ĉiuj estas fervoruloj por la leĝo;
21kaj oni raportis al ili pri vi, ke vi instruas ĉiujn Judojn, kiuj estas inter la nacianoj, forlasi Moseon, dirante, ke ili ne cirkumcidu la infanojn, nek sekvu la kutimojn.
22Kio do estas? nepre ili aŭdos, ke vi venis.

Read Agoj 21Agoj 21
Compare Agoj 21:7-22Agoj 21:7-22