Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 20

Agoj 20:28-38

Help us?
Click on verse(s) to share them!
28Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango.
29Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta;
30kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn.
31Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj.
32Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter ĉiuj sanktigitoj.
33Mi ne deziras ies arĝenton, nek oron, nek vestaron.
34Vi mem scias, ke ĉi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj.
35En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.
36Kaj tiel dirinte, li genuiĝis, kaj preĝis kun ili ĉiuj.
37Kaj ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis,
38malĝojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizaĝon. Kaj ili akompanis lin ĝis la ŝipo.

Read Agoj 20Agoj 20
Compare Agoj 20:28-38Agoj 20:28-38