Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 19

Agoj 19:36-41

Help us?
Click on verse(s) to share them!
36Ĉar tio do ne estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense.
37Ĉar vi alkondukis ĉi tiujn virojn, kiuj estas nek templorabistoj nek blasfemantoj de nia diino.
38Se do Demetrio kaj la kun li metiistoj havas plendaferon kontraŭ iu, la juĝejoj estas je ilia dispono, kaj ekzistas prokonsuloj; ili procesu unu kontraŭ alia.
39Sed se vi faras esploron pri io alia, tio decidiĝos en la laŭleĝa kunveno.
40Ĉar estas danĝero, ke oni akuzos nin pri tumulto rilate la hodiaŭan aferon, pro manko de motivo; kaj rilate ĝin, ni ne povos pravigi ĉi tiun homamasiĝon.
41Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.

Read Agoj 19Agoj 19
Compare Agoj 19:36-41Agoj 19:36-41