Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 19

Agoj 19:3-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Kaj li diris al ili: En kion do vi baptiĝis? Kaj ili diris: En la bapton de Johano.
4Kaj Paŭlo diris: Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo.
5Kaj tion aŭdinte, ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
6Kaj kiam Paŭlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.
7Kaj ili ĉiuj estis ĉirkaŭ dek du viroj.
8Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la daŭro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio.
9Sed kiam kelkaj obstiniĝis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaŭ la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la disĉiplojn, kaj diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos.
10Kaj tio daŭris dum du jaroj; tiel ke ĉiuj loĝantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, aŭdis la vorton de la Sinjoro.
11Kaj Dio faris per la manoj de Paŭlo eksterordinarajn miraklojn;
12tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo viŝtukojn aŭ vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.
13Sed ankaŭ kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante: Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Paŭlo predikas.
14Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, ĉefpastro, tion faris.
15Kaj la malbona spirito responde diris al ili: Jesuon mi konas, kaj Paŭlon mi konas; sed kiuj estas vi?

Read Agoj 19Agoj 19
Compare Agoj 19:3-15Agoj 19:3-15