Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 19

Agoj 19:22-33

Help us?
Click on verse(s) to share them!
22Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.
23Kaj ĉirkaŭ tiu tempo leviĝis ne malgranda ekscitiĝo pri la Vojo.
24Ĉar unu viro, nomata Demetrio, arĝentaĵisto, kiu faradis arĝentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo;
25kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris: Ho viroj, vi scias, ke per ĉi tiu metio ni havas bonajn enspezojn.
26Kaj vi vidas kaj aŭdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaŭ tra preskaŭ la tuta Azio, ĉi tiu Paŭlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;
27kaj estas danĝero, ne sole ke ĉi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaŭ ke la templo de la granda diino Artemis estos malŝatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras.
28Aŭdinte tion, ili pleniĝis de kolero, kaj ekkriis, dirante: Granda estas Artemis de la Efesanoj.
29Kaj la urbo pleniĝis de tumulto; kaj oni kure kolektiĝis unuanime en la teatron, ekkaptinte Gajon kaj Aristarĥon, Makedonojn, kunvojaĝantojn de Paŭlo.
30Kaj kiam Paŭlo volis eniri antaŭ la popolon, la disĉiploj tion ne permesis al li.
31Kaj ankaŭ kelkaj el la ĉefoj de Azio, kiuj estis liaj amikoj, sendis al li, kaj petegis lin ne riski sin en la teatron.
32Kriadis ili do diverse ion kaj alion, ĉar la kunveno estis konfuzita; kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis.
33Kaj el la homamaso ili elpaŝigis Aleksandron, kiun la Judoj puŝis antaŭen. Kaj Aleksandro gestis per la mano, kaj ekprovis pledi antaŭ la popolo.

Read Agoj 19Agoj 19
Compare Agoj 19:22-33Agoj 19:22-33