Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 19

Agoj 19:1-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Kaj dum Apolos estis en Korinto, Paŭlo, trapasinte la supran regionon, venis al Efeso, kaj trovinte iujn disĉiplojn,
2li diris al ili: Ĉu vi ricevis la Sanktan Spiriton, kiam vi ekkredis? Kaj ili diris al li: Ni ankoraŭ eĉ ne aŭdis, ĉu estas Sankta Spirito.
3Kaj li diris al ili: En kion do vi baptiĝis? Kaj ili diris: En la bapton de Johano.
4Kaj Paŭlo diris: Johano baptis per la bapto de pento, dirante al la popolo, ke ili kredu al tiu, kiu venos post li, tio estas al Jesuo.
5Kaj tion aŭdinte, ili baptiĝis en la nomon de la Sinjoro Jesuo.
6Kaj kiam Paŭlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.
7Kaj ili ĉiuj estis ĉirkaŭ dek du viroj.
8Kaj li eniris en la sinagogon, kaj parolis sentime en la daŭro de tri monatoj, diskutante kaj rezonante rilate la regnon de Dio.
9Sed kiam kelkaj obstiniĝis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaŭ la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la disĉiplojn, kaj diskutis ĉiutage en la lernejo de Tiranos.

Read Agoj 19Agoj 19
Compare Agoj 19:1-9Agoj 19:1-9