Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 18

Agoj 18:13-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13dirante: Kontraŭ la leĝo ĉi tiu instigas homojn adori Dion.
14Sed kiam Paŭlo estis malfermonta la buŝon, Galiono diris al la Judoj: Se vere tio estus ia maljustaĵo aŭ malbonega kanajlaĵo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru;
15sed se prezentiĝas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra leĝo, vi mem ĝin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti juĝanto.
16Kaj li forpelis ilin de la tribunala seĝo.
17Kaj ili ĉiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaŭ la tribunala seĝo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.
18Kaj Paŭlo, restinte post tio ankoraŭ dum multe da tagoj, adiaŭis la fratojn, kaj de tie ŝipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, ĉar li faris sanktan promeson.
19Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj.
20Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis;
21sed adiaŭinte ilin, kaj dirinte: Mi denove revenos al vi, se plaĉos al Dio — li ekŝipiris el Efeso.
22Kaj elŝipiĝinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojaĝis al Antioĥia.
23Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis laŭvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante ĉiujn disĉiplojn.
24Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laŭ gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj.

Read Agoj 18Agoj 18
Compare Agoj 18:13-24Agoj 18:13-24