2kaj laŭ sia kutimo Paŭlo eniris al ili, kaj dum tri sabatoj li rezonadis kun ili el la Skriboj,
3klarigante kaj montrante, ke la Kristo devis suferi kaj releviĝi el la mortintoj, kaj dirante: Ĉi tiu Jesuo, kiun mi predikas al vi, estas la Kristo.
4Kaj unuj el ili estis konvinkitaj, kaj kunsortiĝis kun Paŭlo kaj Silas; kaj el la piaj Grekoj granda amaso, kaj el la ĉefaj virinoj ne malmultaj.
5Sed la Judoj, enviante, varbis kelkajn malnoblulojn el la popolaĉo, kaj, kolektinte homamason, entumultigis la urbon; kaj atakinte la domon de Jason, ili klopodis elkonduki ilin al la popolo.