19Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante: Ĉu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi?
20Ĉar fremdaĵojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj.
21(Ĉiuj Atenanoj kaj la tie loĝantaj fremduloj pasigadis la tempon ĉe nenio alia, krom diri aŭ aŭdi ion plej novan.)
22Kaj Paŭlo staris meze de la Areopago, kaj diris: Atenanoj, mi rimarkas, ke vi estas ĉiurilate tro servemaj al diaĵoj.
23Ĉar preterpasante kaj rigardante viajn adorataĵojn, mi trovis ankaŭ altaron, sur kiu estis skribite: AL DIO NEKONATA. Kiun do vi nekonante adoras, Tiun mi predikas al vi.