Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 15

Agoj 15:5-22

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Sed leviĝis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante: Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la leĝon de Moseo.
6Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon.
7Kaj post multe da diskutado, Petro stariĝis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaŭ longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia buŝo la nacianoj aŭdu la vorton de la evangelio kaj kredu.
8Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;
9kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.
10Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la disĉiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?
11Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaŭ ili.
12Kaj silentis la tuta amaso; kaj ili aŭskultis, dum Paŭlo kaj Barnabas rakontis, kiom da signoj kaj mirakloj Dio faris ĉe la nacianoj per ili.
13Kaj kiam ili ĉesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, aŭskultu min;
14Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo.
15Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:
16Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitaĵojn, Kaj Mi rekonstruos ĝin;
17Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,
18Kiu tion faras jam de la tempo antikva.
19Tial mi decidas, ke ni ne ĝenu tiujn el la nacianoj, kiuj turniĝas al Dio;
20sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj kaj de sango.
21Ĉar de post antikvaj generacioj Moseo havas en ĉiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj ĉiusabate.
22Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia kun Paŭlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;

Read Agoj 15Agoj 15
Compare Agoj 15:5-22Agoj 15:5-22