Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 15

Agoj 15:25-41

Help us?
Click on verse(s) to share them!
25ŝajnis bone al ni unuanime, ke ni elektu virojn kaj sendu ilin al vi kun niaj amataj Barnabas kaj Paŭlo,
26homoj, kiuj riskis siajn vivojn pro la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
27Ni do sendis Judason kaj Silason, kiuj ankaŭ mem buŝe diros tion saman.
28Ĉar al la Sankta Spirito kaj al ni ŝajnis bone meti sur vin nenian alian ŝarĝon, krom la jenaj necesaj aferoj:
29ke oni sin detenu de idoloferitaĵoj kaj de sango kaj de sufokitaĵoj kaj de malĉasteco; se vi vin gardos kontraŭ tio, vi bone agos. Adiaŭ!
30Ili do, forsendite, iris al Antioĥia; kaj kunveniginte la amason, ili transdonis la leteron.
31Kaj leginte ĝin, ili ĝojis pro la konsolo.
32Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaŭ mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin.
33Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj.
34Tamen plaĉis al Silas tie restadi.)
35Sed Paŭlo kaj Barnabas restis en Antioĥia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.
36Kaj post kelke da tagoj Paŭlo diris al Barnabas: Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en ĉiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.
37Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.
38Sed Paŭlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.
39Kaj fariĝis disputo, tiel ke ili disiĝis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, ŝipiris al Kipro;
40sed Paŭlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio.
41Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.

Read Agoj 15Agoj 15
Compare Agoj 15:25-41Agoj 15:25-41