Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 15

Agoj 15:13-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
13Kaj kiam ili ĉesis paroli, Jakobo respondis, dirante: Fratoj, aŭskultu min;
14Simeon rakontis, kiel unue Dio vizitis nacianojn, por elekti el ili popolon por Sia nomo.
15Kaj al tio konsentas la vortoj de la profetoj, kiel estas skribite:
16Post tio Mi revenos, Kaj Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi restarigos la detruitaĵojn, Kaj Mi rekonstruos ĝin;
17Por ke strebu al la Eternulo la ceteraj homoj Kaj ĉiuj nacioj, inter kiuj estas proklamata Mia nomo, Diras la Eternulo,
18Kiu tion faras jam de la tempo antikva.
19Tial mi decidas, ke ni ne ĝenu tiujn el la nacianoj, kiuj turniĝas al Dio;
20sed ni admonu ilin, ke ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj kaj de sango.
21Ĉar de post antikvaj generacioj Moseo havas en ĉiuj urboj tiujn, kiuj lin predikas, legate en la sinagogoj ĉiusabate.
22Tiam al la apostoloj kaj presbiteroj kun la tuta eklezio ŝajnis bone elekti virojn el inter si kaj sendi ilin al Antioĥia kun Paŭlo kaj Barnabas: nome Judas, alnomata Barsabas, kaj Silas, viroj konataj inter la fratoj;
23kaj ili sendis per ili la jenan leteron: La apostoloj kaj presbiteroj, al la fratoj, kiuj estas el la nacianoj en Antioĥia kaj Sirio kaj Kilikio, kun saluto:
24Ĉar ni aŭdis, ke iuj el ni ĝenis vin per vortoj maltrankviligaj por viaj animoj, al kiuj ni ne ordonis tion,

Read Agoj 15Agoj 15
Compare Agoj 15:13-24Agoj 15:13-24