Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Agoj - Agoj 11

Agoj 11:5-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
5Dum mi preĝis en la urbo Jafo, en ekstazo mi vidis vizion, ujon malsuprenirantan, kvazaŭ grandan tukon, mallevatan el la ĉielo per la kvar anguloj; kaj ĝi venis ĝis mi;
6kun fiksa rigardo mi ĝin observis, kaj vidis kvarpiedajn bestojn de la tero kaj sovaĝajn bestojn kaj rampaĵojn kaj birdojn de la ĉielo.
7Kaj mi aŭdis voĉon dirantan al mi: Leviĝu, Petro; buĉu kaj manĝu.
8Sed mi diris: Ho ne, Sinjoro, ĉar nenio profana aŭ malpura eniris iam en mian buŝon.
9Sed voĉo respondis al mi la duan fojon el la ĉielo: Kion Dio purigis, tion vi ne nomu profana.
10Ĉi tio fariĝis trifoje, kaj ĉio estis retirata en la ĉielon.
11Kaj jen antaŭ la domo, en kiu mi estis, tuj staris tri viroj senditaj el Cezarea al mi.
12Kaj la Spirito ordonis, ke mi iru kun ili, tute ne hezitante. Kaj ĉi tiuj ses fratoj min akompanis, kaj ni eniris en la domon de la viro;
13kaj li diris al ni, ke li vidis en sia domo la anĝelon starantan, kaj dirantan: Sendu al Jafo, kaj venigu Simonon, kies alnomo estas Petro,
14kiu parolos al vi vortojn, per kiuj vi kaj via tuta familio saviĝos.
15Kaj dum mi komencis paroli, la Sankta Spirito malsupreniris sur ilin tiel same, kiel sur nin en la komenco.
16Kaj mi rememoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris: Johano ja baptis per akvo; sed vi baptiĝos per la Sankta Spirito.

Read Agoj 11Agoj 11
Compare Agoj 11:5-16Agoj 11:5-16